Sunspace.org Hejmpaĝo
| Enkonduka Paĝo | Retejgvidilo
Ĉefa Potter Paĝo | Loko
| Principoj kaj Konstruo | Oftaj
Demandoj | Bildoj | Kontaktoj kaj Ligiloj
| Eseoj | Biblioteko | Vortareto | Eventoj
English | Français
![]() |
La Loko De La Domo |
|
La domo de la Potter familio estas super ŝtona monteto 22 km sude de la urbeto de Bancroft, en la kanada provinco de Ontario. La monteto similas multajn aliajn en la ĉirkaŭo: solida ŝtono kovrita maldike kaj parte per grundo. Antaŭ miljaroj la glacoij iris el la nordo kaj forskrapis la grundon, ŝovante ĝin suden. (Tiuj ĉi ne estas malgrandajn moviĝojn; la samaj skrapoj en plimalmola sedimenta ŝtonon fosis la valoj de la Grandaj Lagoj, kaj montris la subŝtonon en miloj de kilometroj de meza Kanado. Glacio staris kilometro-alte sur la loko de la nuna urbo de Toronto.) La ŝtono de la lokon estas malmola kaj forta, tamen; ĝi rezistis la glaciriverojn. La glaciriveroj fandiĝis, kaj malrapide la plantaro revenis. La rezulto estas la malglata kaj nekredeble bela pejzaĝo, kiu nomatas La Kanada Ŝildo, makulata per miliono da lagoj, nestiĝita en la kavaj de la ŝtono. Ne estas facila loko por loĝi. La maldikaj grundaj, trovata plejparte en la valoj, ne estas sablaj kaj ne ĉiam fekunda. La vetero povas severa. La loko estas for de la mildiganta influo de la Grandaj Lagoj, kaj partoprenas en la klimato de Otavo, anstataŭ Toronto. Vintroj tipe estas proksimume 5-10 Celsius-gradoj pli malvarmaj ol laŭ la Lagobordo. Malvarma vintra nokto en Toronto (-15C) portas -25C en Bancroft. Someroj estas varma kiel apud la Grandaj Lagaj valo apud Toronto, pintiĝante je proksimume +30C. La plejparto de la kamparo estas arbarkovrita. La izolitaj farmbienejoj estas super la plankoj de antaŭaj lagoj, aŭ super glaciriveraj sablejoj. Estas iom da komerca arbarkulturo, kaj iom da minado, sed granda parto de la homa agado estas en la regiono koncernas turismon. La suda Ŝildo estas 'kampardometejo': ripozo kaj malstreĉo por la fortunataj de la homamasaj urboj laŭ la Grandaj Lagoj kaj la riveroj kiuj konektas ilin. Homoj iris norden por malfermi iliajn kampardometojn laŭ la lagoj kaj riveroj, kaj pretigi ilin por somero plena de semajnfina fiŝkaptado, bestoĉasado, festi, piedvagi, kaj kanui. Aŭtune, la kampardomoj estas fermita pro la vintro. 'Kontraŭvintrumi' kampardomon--t.e., pretigi iĝin por tutjara loĝi--estas mezgranda investo. Multaj homoj iras norden, tamen, por ĝui skiadon, vintrotendumadon, kaj neĝmaŝinojn. Dumsomere, la suda Ŝildo estas pejzaĝo de sunlumaj tagoj, tondroŝtormoj, freŝa pinodora aero, bluaj lagoj inter arbaraj montetoj, kaj nokte la Norda Lumoj en ĉielo de miliono da steloj. Finseptembre kaj oktobre la arbaro estas frenezo de ruĝoj, orkoloro kaj oranĝlokoloj dum kiam la tagoj mallongiĝas kaj folioj ĉaĝkoloriĝas kaj faliĝas. Novembre la malvarmaj pluvoj alvenas, kaj la neĝo ne tre malantaŭas. Je Kristnaskfesto, la lagoj surglaciĝis, la grundo estas frostiĝas, kaj neĝo superkovras ĉion. Januare kaj februare, dum la profundo de la vintro, okazas tagoj de kristala klareco, kiam la akra forta vento bloviĝas rekte el la Poluso kaj la neĝo brilas kaj ŝanĝbrilas en la preskaŭblindanta sunlumo. Marte ekas la unuajn provaj spiroj de varma aero de la sudo, kaj la tagpinta temperaturo altiĝas tra frostpunkto. La glacio sur la lagoj ekrompiĝas. Aprilaj pluvoj alvenas, la neĝo malaperas akve, la riveroj kreskas, kaj la grundo malfrostiĝas. Finaprile, la pejzaĝon tuŝas verdo kaj maje ĉiuj kreitoj, moskvitoj, alkoj, trilliumoj, arboj, streĉas kaj kreskas. Jun revenas portante la daŭrajn tagojn de somero kaj iliajn vermecon, humidecon kaj sudajn ventojn. La rondo de alia jaro estas finata. Tiu ĉi pejzaĝo estas la loko, en kiu la Potter familio elektis konstrui ilian terdomon. La LokoNordoriente, rivereta valo estas videbla, trapasite per Ŝoseo 62, unu de la ĉefaj ŝoseoj kiuj stratanguligas en Bancroft. Tuje apud la ŝoseo, castorbaraĵo ŝtopas la rivereton, altigante la akvosurfacon La monteto estas malhelgriza ŝtono, inklinanti krute el la kastorlokoj kaj la vojo. La suda parto de la monteto estas multe malpli kruta, irante al malnova sablejo; tiu ĉi glacirivera faraĵo estas minata malgrande.La domo estas lokita ĵus sub la pinto de la monteto, je la monteta suda flanko.
Ĝi estas kovrita per vivanta grundo super ĝia nordaj muroj kaj tegmento, montrante
largaj sudaj fenestroj al la suno. Al la ĉefa Potter-doma paĝo. |
|