Sunspace.org Hejmpaĝo
| Enkonduka Paĝo | Retejgvidilo
Ĉefa Potter Paĝo | Loko
| Principoj k Konstruo | Oftaj Demandoj
| Bildoj | Kontaktoj kaj Ligiloj
| Eseoj | Biblioteko | Vortareto | Eventoj
English | Français
![]() |
Oftaj Demandoj |
|
Tie ĉi, Chuck kaj Pat respondas al demandoj pri ilia domo. Ĉu ĝi vere funkcias? Kiel? Jes, ĝi funkcias. :-) La fundamenta principo estas 'maso sub vitro': la loĝĉambrojn de la domo ĉirkaŭas masaj plankoj kaj muroj, kies temperaturo estas subtenata je netreŝanĝanta nivelo per la sunlumo kiu eniras tra la vitraj fenestroj, per la umbro de la tegmento, kaj per la izolaĵo ekster la muroj. Kial vi bezonas tiun daŭron por konstrui la domon? Ni estas emerituloj, kaj ni elektis konstrui la domon per la monon kiu estas havebla de tempo al tempo al ni. Ni ne volis hipotekon, malgraŭ ke hipotekoj por tiu speco de domo nun haveblas tra la Kanada Hipoteko kaj Domo Korporacio (CMHC). Ĉu mi povas konstrui la domon miastate? Eble. Iu ajn bonstat-korpa povas trakti la pneŭmatikojn kaj la teron, kaj konstrui la murojn. Homoj aĝe ĝis 70 helpis nin. La tegmento kaj fenestroj plimalfacilas. Ĉu mi povas konstrui la domon uzante nur la informaĵo en la originalaj 'Earthship' libroj? Jes. Tamen, la libroj estas en la angla. Ĉu mi povas konstrui dunivelan domon? Jes. Ni elektis konstrui ununivelan domon ĉar la domo estas nia emeritula domo, kaj ni planas pri la ebleco de nefacile grimpi kaj movi tra la domo. Ĉu mi devas konstrui la domon mi-mem? Ne nun. Konstru-teamoj trejnitas, kaj haveblatos dum la norda printempo de 2006. Kio estas la plej granda eraro, kiun homoj faras dum la konstruon de tiuj ĉi domoj? La plej granda eraro estas konstrui pli da domo ol bezono. Nia domo estas malkutime granda, ĉar ĝi estas ankaŭ oficejo. Multaj homoj bezonas malpli da ĉambroj. Nenio fakte haltas ilin de konstrui domegon de 650 kvadrataj metroj, tamen; kelkaj homoj faris tion. Ĉu mi povas konstrui la domon sekcie? Jes. Kiam vi konstruas ĉambron, etendu partan muron de flanko de la estantaj ĉambroj. Konstruu sufiĉon de la parta muro, ke gxi povas konekti al la tuta alto de la estanta muro. Kovru la parta muro pergrudrotuke dum la nekonstrua dauxro. Kiom daŭras la pneŭmatika frap-plenigo? Bezonas proksimume 15 minutoj por plenigi pneŭmatikon pertere kaj frapi ĝin ĝissolide. Kio estas la plaston, per kiu vi ĉirkaŭkovras la domon? Ĝi estas barilo kontraŭ akvovaporo. Ĝi blokas akvovaporon de trapasi la murojn, eniri la plimalvarman parton de la izolaĵo, likviĝi tie, kaj damaĝi ĝin. Vaporbariloj estas norma parto de domkonstruado en nia klimato. La vaporbarilo estas sub la planko ankaŭ? Jes. Interne de ties izolaĵo, la domo estas tute kovrita per vaporbarilo, kiu estas fermita ĉirkaŭ aferoj kiu trapasas la muroj, ekzemple pordoj kaj fenestroj. Oni faras aranĝojn por provizi aera interŝanĝo por spiri, ktp. Ĉu vi ofertas kursojn? Jes, en la angla. Kursoj okazos ĉiusemajnfine ĝis la fino de Oktrobro (2005). Kontaktu nin por detaloj. Telefonu +1 613 474 0435. Ĉu vi montras la domon al vizitantoj? Jes, kun angla klarigo. Semajnfine, ni bonvenigas vizitantojn inter la horoj de 9:00 ĝis 17:00 kontraŭ 10 dolaroj. Kontaktu nin por detaloj. Francelingvaj kaj Esperantolingvaj montroj haveblas laŭ antaŭa aranĝo. Kion pri konstrupermesiloj? La domo estis desegnita per arkitektisto kaj ingeniero, kaj la konstruo estis permesita. Kiom da tiu ĉi speco de domo ekzistas? Ekzistas 18 de tiu ĉi domoj, uzante la frapitan teron en pneŭmatikoj, en la kanada provinco de Ontario. Estas miloj en Usono. Kion vi ŝanĝus? Ni uzus malplikostan tegmenton: videblan metalan tegmenton sur malplipezaj ĉevronoj, anstataŭ la pli forta konstruon kiu povas subteni ŝarĝon de tero. Ni ankaŭ mallargigus la ĉambrojn por uzi normlongecajn ĉevronojn, kiuj estas pli malmultekosta ol la laŭmendajn, kiujn ni uzis. Ni ankaŭ construus enĉambron naĝejon. La plantojn plisaniĝus la humidecon. Kiujn plantojn vi kreskigis en la domo? Je apartaj tempoj, ni kreskigis pelargoniojn, brassikojn, zingibron, ocimon, salvion, bliton, fabojn, hederon, jasmenon, avokadojn, canna-liliojn, rozojn, vinberojn, kukumojn, tomatojn, spathiphyllum-liliojn. La kafo ne kreskis bone, ĉar ĝi bezonas alkalan teron, sed nia loka tero estas acida. Aliaj homoj kreskigis oranĝojn, citronojn, kaj bananojn. Cxu vi iam grasumis la grundon? Ni neniam grasumis ilin. Ni metis tipan grundon en la plantskatolojn, super niveloj da kelkgrandaj ŝtonoj kie la 'grizakvo' el la duŝejoj kaj lavaboj fluas. La grizakvo portas multon da nutraĵoj al la plantoj. Gravas, ke oni enmetas kreskitajn plantojn en la skatolojn por trakti la grizakvoj tute el la eko. Kiom da sunpanelojn vi havas? Kvin 50-W sunpaneloj provizas kontinuan kurenton (KK, angle DC). Ili plenigas pilaron, KK-uzantajn lumilojn kaj konektilojn, kaj inversilon por krei norman 120-V nordamerikan doman alternan kurenton (AK, angle AC). KK kaj AK? Jes. Uzi KK-uzantaj lumilojn kaj ilojn estas pli efika. Ni ne bezonas ŝanĝi la KK al AK, kaj poste sendi ĝin al ilo kiu nur ŝanĝas la AK retroe al KK. La nigraj aferoj en la elektro-provizantaj dratojn de multaj elektronikaj iloj faras tiun ŝanĝon. Nia KK sistemo uzas la saman tensionon kaj konektiloj ol nordamerikaj 12-V aŭtomobilaj akcesoroj, do ni povas uzi elektronikajn akcesorojn kiuj konektas al niaj aŭtoj. Via elektroprovizo sumas nur 250 W tute? Mi havas hararsekigilon, kiu uzas elektron tiel! Via hararsekigilon uzas tro da elektro. :-) Elektra rezistwarmigo (hararsekigiloj, vestaĵsekigiloj, elektraj fornoj, panrostiloj, gladiloj, ktp) estas la plej facila metodo de uzi grandamasojn da elektro. La plejparto da nerezistuzantaj iloj kaj elektronikaj aferoj uzas elektron multmalplie. Ni ne uzas panrostilon aŭ hararsekigilon aŭ elektran fornon. (Ni havas lignofornon.) Ni planas nian uzadon de elektron ankaŭ pro eviti grandajn pintajn uzadojn: ni ne uzas la satelit-televid-recevilon samtempe ol la komputilon, ekzemple. Tio ĉi permesas nin uzi malgrandan kaj malmultekostan eleptroprovizantan sistemon. Kaj krome, nia hararoj aspektas pli bone kaj ne havas fenditajn finojn nun, post kiam ni ne uzas grandvarmecajn hararsekigilojn. Parolante pro ilojn, ĉu via fridujo uzas multon da elektro? Ne. Ni ne uzas tipan fridujon. Ni havas izolitan skatolon kun masaj muroj, en kiu ni tenas nutraĵon malvarmete. Ĝi fakte uzas la saman principon kiel la domo, sed je malalta temperaturo. Dum la vintro, kiam la temperaturo ĉe ni povas malaltiĝi ĝis -35 C, ni malfermas la skatolon al la nokta aero kaj permesas ĝin malvarmigi. Dum la somero, ni uzas elektrokikan malvermilon por malvarmigi la skatolon. Tiuj ĉi estas alia aŭtomobilan akcesoron, vendata por malvarmigi manĝaĵkestojn. Kaj pri gladilojn? Ni elektas vestaĵojn kiuj ne bezonas gladi. Chuck plej ŝatas la vestaĵojn de la kanada firmao Tilley Endurables. Kiel vi purigas viajn vestaĵojn? Ni purigas niajn vestaĵojn ĉe la komunuma purigejo enurbete, kiam ni vizitas la urbeto apud ni. No povas fari tion endome, sed ni ne ĝis nun aĉetis la ilojn. Kaj pri hejtilon? Ni ne havas hejtiloj ankaŭ. Sunlumo sur la maso de niaj izolitaj muroj, kaj la vermeco de la tero, provizas sufiĉon da hejto por ni. Se ni fakte volas varmigi la ĉambron iomete, ni kuiras panon en la ligno-forno. Iuvintre, antaŭ la domo estis finita, nur la unuaj du cambbroj estis kovrita kun tegmento kaj fenestroj, kaj ne estis izolaĵo ekster la murojn. La tero ne estas metita super la malantaŭa muro, kaj la vintra ventotuŝis tiun muron. La ekstera temperaturo malaltiĝis ĝis -35 gradoj Celsius. Eĉ tiam, la interna temperaturo malaltiĝis nur ĝis +6 C. Gasto elektis dormi en la ĉambro, kaj li nur bezonis grandan amason de kovriloj. Jes, la domo estas tiel efika kapti la hejton de la malalta vintra suno dum kiam la sunlimo plenigas la tutojn de la ĉambroj. Ĉu la doma temperaturo tro altigas dum la somero? Ne. La somera suno altiĝas en la ĉielo, kaj la lumo ne eniras longe en la ĉambrojn. La murojn restas pli malvarmeta ol la ekstera aertemperaturo. Ni ne bezonas malvarmigilon ankaŭ. Daŭre, la murojn kaj la aeron en la domo emas ĝis mezan dumjaran temperaturon, ne for de la meza tera temperaturo tie ĉi. Ni malkovris, ke la endoma temperaturo ŝanĝiĝas inter proksimume +15 and +25 C.
|
|