Sunspace.org Hejmpaĝo
| Enkonduka Paĝo | Retejgvidilo
Ĉefa Potter Paĝo | Loko
| Principoj kaj Konstruo | Oftaj
Demandoj | Bildoj | Kontaktoj kaj Ligiloj
| Eseoj | Biblioteko | Vortareto | Eventoj
English | Français
![]() |
La Domo de la Familio Potter |
|
Antaŭ kelkaj jaroj, amiko mia trovis eseon en ĵurnalo de Bancroft, Ontario, Kanado. Ĝi priskribis konstruatan domon apud tiu urbeto. Ni iris esplori; kaj post matenmanĝo ĉe la parencoj de mia amiko, ni trovis... la domon de la familio Potter. Chuck kaj Pat Potter, kun multaj helpantoj, konstruis 'tera domon' sur ŝtona montetpinto sude de Bancroft. Ili fosis en la montetpinton kaj konstruis memzorgantan konstruaĵon, kiu estas ilia hejmo kaj oficejo. Ĝi havas sunpovitan elektrosistemon, sunprovizitan hejtadon, kaj interne ĝi purigas la famili-uzitan akvon pro reuzado. La grundo kovras la nordajn murojn de la domo, kaj la tegmento surhavas ĝardenon. Sed estis la metodo de konstruado, kiu surprizis nin. La ĉefajn murojn de la domo ili konstruis de uzitaj pneŭmatikoj, kiujn ili metis laŭ stilo de brikaĵo, kaj kiujn ili plenis per grundaĵo. Betonaĵo glatiganta kovras ĉi tiuj muroj; ĝi ĉirkaŭas aluminiajn sodaskatolojn, kiuj okupas spacon kaj malgrandigas la kvanton de uzita betono. La murojn konstruis kiel 'U'-formaj ejoj; la malfermitaj finoj de la U-oj frontas la sunon, kaj la arkojn premas la grundon. La muroj konstruitaj tiumaniere estas tre dikaj kaj forta. Laŭ la Potter familio, la murojn rajtas rigardi leĝe kiel ŝarĝsubtenaj fondiĝaj muroj mem. Malalta muro fermas la sudan flankon de la domo, sub largaj fenestroj, kiuj enirigas lumon kaj vermecon. Ĉi-tiun desegnon la laboro de arkitektisto Michael Reynolds, de New Mexico provinco en Usono. Michael Reynolds evoluis tiun ĉi desegnon dum multaj jaroj. Li celas domdesegnon, kiun la posedanto facile kaj malmultekoste povas konstrui, kaj kiu uzas malpli da energio kaj rimedoj ol norma nordamerika 'baston-konstruata' domo. Li ekis firmaon, kiu nomiĝis 'Solar Survival Architecture' (Suna Travivada Arĥitekturo) en Taos, New Mexico. Nune nomata Earthship Biotecture (Terŝhipa Biologika Arkitekturo), ĝi vendas planojn kaj libriojn, ofertas gvidatajn vizitojn kaj lernokursojn, kaj vendas finitajn domojn. La domon de la familio Potter desegnis Toronta arkitektisto. Plia InformaĵoLa loko de la domo. La konstruado de la domo. Oftaj demandoj pri la domo. Bildoj de la domo. Kontaktoj kaj Ligiloj al aliaj retejoj, provizantoj, desegnaj rimedoj, kaj tiel plu, rilate al la domo. Vortareto por karigi kelkajn sptrimojn en tiu ĉi retejo. Eventoj pri la Potter familio, sia domo, kaj similaj aferoj. Monoj, Postenoj, kaj Terdomoj: spekulativa eseo. Kio okazas, kiam homoj ne bezonas monon por iliaj dumtagaj vivnecesajxoj? Rilataj libroj kaj gazetoj. (angle) Al la enkonduka paĝo. |
|