Sunspace.org Hejmpaĝo | Enkonduka Paĝo | Retejgvidilo
Ĉefa Potter Paĝo | Loko | Principoj kaj Konstruo | Oftaj Demandoj | Bildoj | Kontaktoj kaj Ligiloj | Eseoj | Biblioteko | Vortareto | Eventoj
English | Français

Vortareto

Tiu ĉi paĝo listigas la nekutimajn vortojn de mia retejo. Plejparte ili estas vortoj pri energio, sunpovitaj domoj, kaj permakulturaj aferoj.

Daŭrakultivadouro

Angle: permaculture. France: permaculture (f) ???

Sistemo de daŭrebla kultivado de plantoj kaj bestoj. Daŭrakultivado celas uzi nur la lokan medion kaj rimedon--teron, akvon, sunlumon, temperaturon, terŝtofon, kaj tiel plu--por subteni sistemon de bestoj kaj plantoj, kiu povas subteni homojn. Ĝi celas ne uzi nerekreskeblajn rimedojn kiel petrooleo, ĉar la influo de tiuj rimedoj devos ĉesi iam.
Termika energio Angle: thermal energy. France: énergie (f) thermique
Energio, kiu aperas en la movadeto de atomoj aŭ molekuloj. Oni sentas tiun energion ĉi kiel varmeco.
Grizakvo Angle: greywater. France: eau (f) gris ???
Akvo kiu portas nehoman kaj nebestan fekon kaj pison. Tiu akvo inkluzivas
Nigrakvo Angle: blackwater. France: eau (f) noir ???
Akvo kiu portas homan aŭ bestan fekon kaj pison, ekzemple el tolueto. Tiu akvo portas mikrobojn el la rubaĵo, ekzemple Eschericia coli, kiu povas infekti homojn. Unu de la celoj de kloakaj sistemoj estas izoli nigrajkvon dum transportado ĝis purigado.
"Terŝipo" Angle: Earthship. France: ???
Komerca nomo de la originalaj domoj, desegnita per Michael Reynolds kaj siaj homoj en Usono. Reynolds eldonis librojn pro sciigi la desegnojn. La Potter familio konstruis sian domon laŭ ŝanĝita versio de tiuj desegnoj.
Varmeco Angle: warmth. France: chaleur (f)
La sento, en la homa korpo kaj menso, de tiu movadeto de atomoj kaj molekuloj, kiu estas termika energio.
Rimedo Angle: resource. France: ressource (f)
Ŝtofo aŭ energio en la medio, kiun oni povas uzi pro celo. Rimedoj povas est rekreskantaj aŭ nerekreskantaj.
Medio Angle: Environment. France: environnement (m)
La ŝtofoj, vivantaj estaĵoj, kaj energioj, kiuj ĉirkauas ion.
Rekreskebla Angle: Renewable. France: ???

Io, kiu povas repleniĝi au reaperiĝi en la medio. Tipe, rekreskeblaj rimedoj estas kreita per plantoj, bestoj, aŭ la cirkloj de la medio. En ekosistemoj, la rekreskeblaj rimedoj estas uzata; la rubaĵoj de tiu uzado, post aliaj etapoj, estas uzata por rekrei la originalan rimedon. Ĉiu etapo de tiu cirklo bezonas energion.

Rekreskeblaj rimedoj povas aperi je multaj rapidecoj, laŭ la rapidecoj de la sistemoj kiuj kreas ilin. Se iu rekreskebla rimedo estas kreata multe pli malrapide ol kiel ĝi estas uzata, tiu rimedo efektive ne estas rekreskebla el la vidpunkto de ĝia uzantoj, eĉ se ĝi estas kreata malrapide.

Ekzemplo de nerekreskebla rimedo estas ligno.

Nerekreskebla Angle: Nonrenewable. France: ???

Io, kiu ne povas repleniĝi aŭ reaperiĝi en la medio. Ekzemplo estas petrooleo en la nuna industria sistemo.

Ekosistemo Angle: Ecosystem. France: ???

Grupo de kunvivantaj plantoj kaj bestoj, kiuj intersubtenas unu la alian, manĝante unu vivestaĵon kaj servi kiel nutraĵo por alia.

Neniu ekosistemo estas tute sendependa. Ĉiu sistemo bezonas energion aŭ ŝtofon de ĝia ekstero: la tuta ekosistemo de la tero bezonas sunlumon; la plejparto de malgrandaj ekosistemoj en la tero bezonas sunlomon, akvon, aeron, kaj la mineralaĵojn el la terŝtofo de la grundo. Eĉ ĉe la plankoj de la oceano, la ekosistemoj, kiuj ne bezonas sunlumon, bezonas la kemian energion de kemiaj kunaĵoj en la varmega akvo kiu elvenas la la marplankon.

Al la ĉefa Potter-doma paĝo.
Al la enkonduka paĝo.
Al la sunspace.org hejmpaĝo

   

Dosiernomo: vortareto_eo.html

Lasta Ŝanĝo: 2006-02-19
Retejestro: Scott Robert Dawson
kontakti (ĉe) sunspace.org
Kopirajto © 2006 Scott Robert Dawson. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Kopii celante al edukado aŭ nekomerco estas permesita.