Bonvenon al la projekto Skafalda Mondo!

Rigardu la enkondukon de la komikso!

Kovrilo de la enkonduko de la komikso

Tiu ĉi kvar-paĝa enkonduko al la komikso haveblas kiel PDF-dosieron.

Kiu estas Scott Robert Dawson?

Mi estas artisto kaj redaktisto.

Mi laboris kiel aŭtoro kaj desegnisto en la fako de komputiloj, kreanta klarigaĵoj uzante programoj kiel ekz-e FrameMaker, Photoshop, Illustrator, InDesign, kaj Acrobat. Mi ankaŭ laboris je presado kaj la traktado de koloroj. Kun tri-jara diplomo je la fako de Elektronika Inĝiniera Teknologio, mi ankaŭ laboris je elektronikaĵoj.

Do... kion mi faras je komikson? Tiu ĉi estas la alia flanko de la afero. Dum mia tuta vivo, mi desegnis. Antaŭ kelkaj jaroj, Shawn Shepheard vidis mian enkondukon al SkafaldaMondo, kaj li petis min fari komikson angle por li. Nuntempe, mi praktikas desegni homojn, kaj lernas desegni rakontojn. Mi volus liberi Skafaldan Mondon de ĝiaj rakontintrigaj malfacilaĵoj kaj fini ĝian rakonton bone.

Kiel mi faras komikson?

Mi desegnas la komikson krayone, poste mi metas la inkon super la desegnoj, mi skanas la desegnojn, metas kolorojn per Photoshop, kaj poste konstruas la finajn dosierojn por presi aŭ elŝuti. Pli da detaloj pri mia kreada procedo.

Kiel vi povas min helpi?

Mi serĉas subtenon dum la somero por pagi luon kaj vivantajn elspezojn, kaj la presadaj kostoj de la libro. Plu detaloj pri miaj antaŭvidataj elspezoj.

Kion vi povas ricevi?

Mi proponas diversajn kromdonacojn. Ili inkluzivas paĝindikilojn, bildkartojn, kopioj de la komikso mem, kaj, kiel speciala limigita eldono, adaptitajn komiksojn por kelkaj homoj. Pli da detaloj pri la kromdonacoj.

Kio estas aliaj metodoj de min helpi?

Se vi ne povas donaci rekte, vi povas helpi alimetode:

  • Traduku! Mi petas helpon plibonigi mian tekston, kaj esperante kaj france.
  • Sciigu homojn! Informu aliajn kiuj eble interesiĝas pri la komikso.
  • Dissciigu! Ligu al mia projekto en komunikiloj sociaj kaj plu.